| 308 | Dentoj mordas la langon, tamen ambaŭ sin amas |
| 405 | Eĉ kiu plej bone pafas, tamen iam maltrafas |
| 1405 | Longe ŝtelas ŝtelisto, tamen fine li pendos |
| 1442 | Malgranda estas la flamo, tamen ne mankas la fumo |
| 1461 | Malriĉeco ne estas krimo, tamen kondukas al malestimo |
| 1500 | Maro ĉiujn riverojn ricevas kaj tamen ne krevas |
| 1516 | Metio manĝon ne bezonas kaj manĝon tamen donas |
| 2200 | Sapo blankecon ne havas, tamen blanke ĝi lavas |
| 2258 | Se ne estus "se" kaj "tamen", mi al ĉio dirus amen |
| 2400 | Ŝuldo ne bruas, tamen dormon detruas |