| 29 | Al grandaj sinjoroj grandaj honoroj |
| 217 | Ĉe plej granda fido memoru pri perfido |
| 294 | De la buŝo ĝis la manoj estas granda interspaco |
| 302 | De malgranda kandelo forbrulis granda kastelo |
| 329 | Deziro tre granda, sed mankas la forto |
| 402 | Eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan |
| 408 | Eĉ malgranda muŝo ne estas sen buŝo |
| 416 | Eĉ plej granda malbono al bono kondukas |
| 447 | El du malbonoj pli malgrandan elektu |
| 463 | El malgrandaj akveroj fariĝas grandaj riveroj |
| 453 | Eliri sen frakaso el granda embaraso |
| 505 | En la propra sia domo ĉiu estas granda homo |
| 539 | Esti en granda embaraso |
| 596 | Fiŝo granda naĝas profunde |
| 598 | Fiŝo pli granda malgrandan englutas |
| 657 | Granda doto kaj oro, sed mankas la koro |
| 658 | Granda estas la mondo, sed rifuĝon ne donas |
| 659 | Granda frakaso en malgranda glaso |
| 661 | Granda kranio, sed interne nenio |
| 662 | Granda nubo, eta pluvo |
| 663 | Granda nubo, malgranda pluvo |
| 664 | Granda ofico grandaj zorgoj |
| 665 | Granda parolisto estas duba faristo |
| 666 | Granda parolisto, malgranda faristo |
| 667 | Granda parolo, sed malgranda volo |
| 668 | Granda ŝipo bezonas profundon |
| 669 | Granda telero, malplena kulero |
| 660 | Grandaj malbonoj grandaj rimedoj |
| 673 | Guto malgranda, sed ŝtonon ĝi boras |
| 706 | Ĝustatempa vorto estas granda forto |
| 719 | Havu poton malgrandan, sed mem estu granda |
| 751 | Imiti grandsinjoron, perdi baldaŭ la oron |
| 756 | Infano ŝtelas ovon, grandaĝulo ŝtelas bovon |
| 759 | Inter faro kaj rakonto staras meze granda monto |
| 783 | Ju laboro pli publika, des pli granda la kritiko |
| 794 | Ju pli granda bezono, des pli granda la prezo |
| 795 | Ju pli granda la deziro, des pli kara la akiro |
| 816 | Kapricoj de grandsinjoroj kaj multego da kreditoroj |
| 857 | Kia naskiĝis, tia grandiĝis |
| 1155 | Konkordo malgrandaĵon kreskigas, malkonkordo grandaĵon ruinigas |
| 1370 | Li ne estas el la grandaj saĝuloj |
| 1380 | Lipharo de grandsinjoro, sed koro de leporo |
| 1440 | Malgranda aspekte, sed granda intelekte |
| 1441 | Malgranda birdeto, sed akra ungeto |
| 1442 | Malgranda estas la flamo, tamen ne mankas la fumo |
| 1444 | Malgranda pezo, sed granda prezo |
| 1443 | Malgrandaj infanoj kaŭzas laboron, grandaj doloron |
| 1463 | Malriĉigas ne nehavado, sed trogranda dezirado |
| 1715 | Nenio pli grandan mizeron prezentas, ol se sano mankas kaj ŝuldoj turmentas |
| 1809 | Okuloj estas pli grandaj ol la ventro |
| 1932 | Plej granda potenco kuŝas en la komenco |
| 1944 | Plenumiĝis la tasko per granda fiasko |
| 1951 | Pli bona estas gajno malgranda, ol granda malgajno |
| 1954 | Pli bona estas malgranda "jen prenu" ol granda "morgaŭ venu" |
| 2003 | Pli valoras kontenta spirito, ol granda profito |
| 2004 | Pli valoras malgranda reganto, ol granda servanto |
| 2117 | Propra sufero plej granda sur tero |
| 2126 | Pura konscienco estas plej granda potenco |
| 2158 | Riĉulo havas grandan parencaron |
| 2267 | Sen gutoj malgrandaj maro ne ekzistus |
| 2335 | Sklavo kun forta mano estas plej granda tirano |
| 2432 | Timo havas grandajn okulojn |
| 2455 | Tra vitro de teruro pligrandiĝas la mezuro |
| 2473 | Tro grandaj kalkuloj kondukas al nuloj |
| 2476 | Tro longa sufero malgranda espero |
| 2482 | Tro rapida laboro, tro malgranda valoro |
| 2487 | Trovis malbonulo malbonulon pli grandan |
| 2529 | Venas ĉagreno sen granda peno |