| 46 | Al la papero ne mankas tolero |
| 47 | Al li ne mankas defendo kontraŭ ofendo |
| 49 | Al malriĉulo infanoj ne mankas |
| 57 | Al posedanto de metio mankas nenio |
| 222 | Ĉe tro ĝentila ekstero mankas sincero |
| 254 | Ĉiu klopodu nur en sia metio, tiam al la urbo mankos nenio |
| 329 | Deziro tre granda, sed mankas la forto |
| 403 | Eĉ inter piuloj ne mankas pekuloj |
| 510 | En malsata familio mankas harmonio |
| 657 | Granda doto kaj oro, sed mankas la koro |
| 872 | Kie estas mielo, tie muŝoj ne mankas |
| 873 | Kie estas pano, ne mankas panpecetoj |
| 892 | Kie pano estas, tie musoj ne mankas |
| 1246 | La dorm' estas bona, se mankas la mono |
| 1442 | Malgranda estas la flamo, tamen ne mankas la fumo |
| 1491 | Mankas klapo en lia kapo |
| 1492 | Mankis al Petro klopodoj, li aĉetis al si domon |
| 1493 | Manko de oro ne estas malhonoro |
| 1700 | Ne mankas tombo por mortinto nek pano por vivanto |
| 1715 | Nenio pli grandan mizeron prezentas, ol se sano mankas kaj ŝuldoj turmentas |
| 1773 | Nigro sur blanko pruvas sen manko |
| 1930 | Plej danĝera malsano estas manko de saĝo |
| 2024 | Por gasto ne petita mankas kulero |
| 2026 | Por honoro ni dankas, se manĝ' al ni mankas |
| 2210 | Se al hundo mankas nenio, ĝin atakas rabio |
| 2229 | Se haroj ne mankus, oni kalvon ne havus |
| 2230 | Se homoj mankas, infano ankaŭ estas homo |
| 2243 | Se la sorto vin batas, mokantoj ne mankas |
| 2310 | Se vi ŝafo fariĝos, lupoj ne mankos |
| 2367 | Sur ĉiu flanko nur manko kaj manko |