| 116 | Apud propra domo ŝtelisto ne ŝtelas |
| 216 | Ĉe mastro ŝtelisto la servantoj ne ŝtelas |
| 562 | Faras rabon kaj ŝtelon, por oferi al Dio kandelon |
| 671 | Groŝon ŝtelis ho, ŝtelisto! milojn ŝtelis financisto |
| 756 | Infano ŝtelas ovon, grandaĝulo ŝtelas bovon |
| 1084 | Kiu pri ŝtelo silentas, tiu ŝtelon konsentas |
| 1105 | Kiu ŝteliston regalas, mem ŝteliston egalas |
| 1389 | Li ŝtelas de najbaro, por doni al altaro |
| 1405 | Longe ŝtelas ŝtelisto, tamen fine li pendos |
| 1426 | Malbone kaŝita ŝteliston incitas |
| 1439 | Malfermita kelo tentas al ŝtelo |
| 1512 | Mensogo kaj ŝtelo estas du fratoj |
| 1615 | Ne ĉiu bojato estas ŝtelisto |
| 1690 | Ne kredas ŝtelisto, ke honestaj ekzistas |
| 1745 | Ne ŝtelus ŝtelistoj, se ne ekzistus kaŝistoj |
| 1750 | Ne trovante bovinon, oni ŝtelas kokinon |
| 1804 | Okazo faras ŝteliston |
| 1805 | Okazo kreas ŝteliston |
| 1825 | Oni komencas per ŝteletoj kaj finas per ŝtelegoj |
| 1836 | Oni priŝtelas ne riĉulon, sed sengardulon |
| 1867 | Parolo anĝela, sed penso pri ŝtelo |
| 1939 | Plena kaso ŝteliston altiras |
| 2043 | Por pendigi ŝteliston, antaŭe lin kaptu |
| 2368 | Sur la ŝtelisto brulas la ĉapo |
| 2389 | Ŝtelaĵokaŝisto mem estas ŝtelisto |
| 2390 | Ŝteletiston oni batas, ŝtelegiston oni ŝatas |
| 2391 | Ŝteli ĉe ŝtelisto estas malfacile |
| 2392 | Ŝtelisto ŝteliston evitas, ĉar li tie ne profitas |
| 2393 | Ŝtelisto ŝteliston ne perfidas |
| 2394 | Ŝtelu malproksime, edziĝu proksime |
| 2504 | Unu fojon ŝtelis pomon kaj perdis por ĉiam honestan nomon |
| 2502 | Unufoje ŝtelinta restas ĉiam ŝtelisto |
| 2541 | Venos ŝtelisto al la juĝisto |