Proverbaro esperanta: [zam-678] Babilo

Temo: Babilo [B] (ĉiuj "Babilo")

2425 [zam-678.01] Teni sian langon en la buŝo
1100 [zam-678.02] Kiu sian langon katenas, Dio lin benas
905 [zam-678.03] Kio el la dentoj elsaltas, en la lipoj ne haltas
1502 [zam-678.04] Mastro elbabilis, gastoj ne silentos
2576 [zam-678.05] Vi sekrete vorton diros, ĝi tra l' tuta mondo iros
2577 [zam-678.06] Vi sekretos al edzino, ŝi sekretos al fratino, kaj tiel la sekreto promenados sen fino