| 91 | Amu edzinon plej kore, sed tenu ŝin bonmore |
| 285 | De edziĝo tro malfrua orfoj naskiĝas |
| 426 | Edzigu filon, kiam vi volas edzinigu filinon, kiam vi povas |
| 427 | Edziĝo laŭ koro, laŭ la kvanto da oro |
| 428 | Edziĝo najbara garantias de eraro |
| 429 | Edziĝo pro amo flamanta al la sako sonanta |
| 430 | Edziĝo tro momenta estas longapenta |
| 431 | Edzin' admirata edzo malsata |
| 432 | Edzino pli elverŝas per funelo, ol edzo enverŝas per sitelo |
| 433 | Edzo edzinon laŭdas, edzino edzon aplaŭdas |
| 435 | Edzo kaj edzino estas nur unu |
| 434 | Edzo kaj edzino ĉiela difino |
| 448 | Elektadis sen fino, edziĝis kun porkino |
| 449 | Elektu edzinon laŭ deveno kaj ne laŭ mieno |
| 547 | Esti sub la ŝuo (de sia edzino) |
| 588 | Fianĉiĝo ne estas edziĝo |
| 643 | Frue leviĝu kaj frue edziĝu |
| 656 | Geedzoj en paco vivas en reĝa palaco |
| 701 | Ĝis la edziĝo ĝi resaniĝos |
| 702 | Ĝis la edziĝo venos resaniĝo |
| 760 | Inter fremdaj ŝi estas edzino-anĝelo, kun la edzo ŝi estas demono kruela |
| 844 | Kiam filino edziniĝis, multaj fianĉoj troviĝas |
| 845 | Kiam filino edziniĝis, multaj fianĉoj troviĝis |
| 969 | Kiu batas edzinon, tiu vundas sin mem |
| 989 | Kiu edziĝas, tiu ŝanĝiĝas |
| 1208 | Kun edzo plej malmola estas pli bone ol sola |
| 1307 | Leviĝu kun la suno, edziĝu dum juna |
| 1573 | Multaj svatiĝas, feliĉulo edziĝas |
| 1588 | Naskiĝu, edziĝu kaj mortu ĉiam monon alportu |
| 1728 | Ne punu edzinon antaŭ infanaj okuloj, ne punu infanojn antaŭ fremduloj |
| 1906 | Per oreloj, ne per okuloj, edzinon elektu |
| 2222 | Se edzino ordonas, domo ordon ne konas |
| 2227 | Se geedzoj sin batas, fremdulo restu flanke |
| 2394 | Ŝtelu malproksime, edziĝu proksime |
| 2480 | Tro rapida edziĝo porĉiama kateniĝo |
| 2577 | Vi sekretos al edzino, ŝi sekretos al fratino, kaj tiel la sekreto promenados sen fino |