| 3 | Agrabla estas gasto, se ne longe li restas |
| 650 | Gast' en tempo malĝusta estas ŝtono sur brusto |
| 651 | Gasto havas akrajn okulojn |
| 652 | Gasto kiel fiŝo baldaŭ fariĝas malfreŝa |
| 653 | Gasto sen avizo estas agrabla surprizo |
| 654 | Gasto tro petata foriras malsata |
| 896 | Kies gasto mi estas, ties feston mi festas |
| 1502 | Mastro elbabilis, gastoj ne silentos |
| 2024 | Por gasto ne petita mankas kulero |
| 2032 | Por malfrua gasto restas nur osto |
| 2239 | Se la gasto estas amata, eĉ lia servanto ne restas malsata |
| 2240 | Se la gasto meritas, eĉ lia hundo profitas |
| 2287 | Se oni amas la gaston, oni zorgas la paston |
| 2316 | Sidas gasto minuton, sed vidas la tuton |