| 787 |
[zam-151.01] [zam-454.01] |
Ju pli da babilado, des pli da pekado |
| 798 |
[zam-455.02] |
Ju pli oni babilas, des pli oni al si malutilas |
| 905 |
[zam-678.03] |
Kio el la dentoj elsaltas, en la lipoj ne haltas |
| 954 |
[zam-1015.01] |
Kio tra l' dentoj travenis, tion la lipoj ne retenos |
| 979 |
[zam-451.01] |
Kiu ĉion senpripense parolas, aŭdos tion, kion li ne volas |
| 1030 |
[zam-455.08] |
Kiu langon ne tenas, mem sin malbenas |
| 1049 |
[zam-151.02] |
Kiu multe babilas, pensas malmulte |
| 1051 |
[zam-455.01] |
Kiu multe parolas, malamikon konsolas |
| 1100 |
[zam-678.02] |
Kiu sian langon katenas, Dio lin benas |
| 1502 |
[zam-678.04] |
Mastro elbabilis, gastoj ne silentos |
| 1519 |
[zam-455.07] |
Mia lango mia malamiko |
| 1563 |
[zam-455.06] |
Montras parolo, kion cerbo valoras |
| 1974 |
[zam-455.04] |
Pli bone ne sali, ol sali tro multe |
| 2208 |
[zam-455.05] |
Sciu elokventi, sciu ankaŭ silenti |
| 2425 |
[zam-678.01] |
Teni sian langon en la buŝo |
| 2477 |
[zam-455.03] |
Tro multe da salo malbonigas la manĝon |
| 2576 |
[zam-678.05] |
Vi sekrete vorton diros, ĝi tra l' tuta mondo iros |
| 2577 |
[zam-678.06] |
Vi sekretos al edzino, ŝi sekretos al fratino, kaj tiel la sekreto promenados sen fino |