| 171 | Birdo kantas laŭ sia beko |
| 261 | Ĉiu mezuras aliajn laŭ sia mezurilo |
| 274 | Ĉiu vivas laŭ sia prudento kaj sento |
| 278 | Danci laŭ ies fajfilo |
| 355 | Dio punas laŭ la fortoj |
| 427 | Edziĝo laŭ koro, laŭ la kvanto da oro |
| 449 | Elektu edzinon laŭ deveno kaj ne laŭ mieno |
| 549 | Estu ĉapo laŭ la kapo |
| 770 | Iras ĉiu kruro laŭ sia plezuro |
| 1153 | Koniĝas birdo laŭ flugo kaj homo laŭ ago |
| 1154 | Koniĝas majstro laŭ sia verko |
| 1225 | Kurbiĝu hoko laŭ postuloj de l' loko |
| 1268 | Lang' estas mola kaj laŭvole petola |
| 1285 | Laŭ ĉiuj leĝoj de la arto |
| 1289 | Laŭ la agoj de l' homo estas lia nomo |
| 1290 | Laŭ la frukto oni arbon ekkonas |
| 1518 | Mezuri laŭ sia metro |
| 1673 | Ne juĝu pri afero laŭ ĝia ekstero |
| 1813 | Oni akceptas laŭ vizaĝo, oni forlasas laŭ saĝo |
| 1832 | Oni ne povas sin movi laŭ ĉiu vento aparte |
| 2073 | Poton taksu laŭ sono, sinjoron laŭ tono |
| 2075 | Prave punite laŭmerite |
| 2150 | Ricevis bandito laŭ sia merito |
| 2379 | Ŝatu amikon laŭ la dato de akiro |
| 2434 | Tio ĉi estas laŭ lia gusto |
| 2492 | Tute ĝuste laŭ lia gusto |
| 2593 | Vivi laŭ postuloj de la ĝustaj kalkuloj |
| 2605 | Vivu stomako laŭ stato de l' sako |