| 217 | Ĉe plej granda fido memoru pri perfido |
| 242 | Ĉiu besto zorgas pri sia nesto |
| 317 | De senpripensa rekomendo venas ploro kaj plendo |
| 357 | Dio scias bone pri niaj bezonoj |
| 366 | Disputu pri ĉio, sed sen garantio |
| 493 | En dom' de pendigito pri ŝnuro ne parolu |
| 564 | Fari al iu predikon pri moroj |
| 599 | Fiŝo scias pri naĝo ankaŭ sen via saĝo |
| 685 | Ĝi estas malpaco pri la reĝa palaco |
| 761 | Inter generaloj parolu pri bataloj |
| 806 | Kaldrono ridas pri poto kaj mem estas kota |
| 809 | Kapo estas por tio, ke ĝi zorgu pri ĉio |
| 904 | Kio doloras, pri tio ni ploras |
| 937 | Kion mi ne sentas, pri tio mi silentas |
| 947 | Kion vi pripenas, tio al vi venas |
| 979 | Kiu ĉion senpripense parolas, aŭdos tion, kion li ne volas |
| 1082 | Kiu por ĉiuj laboras, pri si mem ne memoras |
| 1084 | Kiu pri ŝtelo silentas, tiu ŝtelon konsentas |
| 1128 | Klopodi pri ĉies favoro estas pleje malsaĝa laboro |
| 1329 | Li estas kompetenta, kiel besto pri arĝento |
| 1400 | Li zorgas pri ĝi kiel pri neĝo pasintjara |
| 1509 | Memori pri mezuro en laboro kaj plezuro |
| 1527 | Mi havas pri tio nek scion nek supozon |
| 1666 | Ne hontu penti pri faro, hontu persisti en eraro |
| 1673 | Ne juĝu pri afero laŭ ĝia ekstero |
| 1694 | Ne kvanto, sed kvalito decidas pri merito |
| 1696 | Ne laciĝu viaj manoj pri fremdaj infanoj |
| 1734 | Ne rezonu pri tio, kio estas ekster via metio |
| 1768 | Ne zorgu pri tio, kio estas ekster via scio |
| 1836 | Oni priŝtelas ne riĉulon, sed sengardulon |
| 1867 | Parolo anĝela, sed penso pri ŝtelo |
| 1894 | Perdinta la kapon pri haroj ne ploras |
| 2010 | Pli zorgas unu patrino pri dek infanoj, ol dek infanoj pri unu patrino |
| 2083 | Pri dolĉa vorto ne fieru, maldolĉan ne koleru |
| 2084 | Pri gustoj oni disputi ne devas |
| 2085 | Pri havo najbara oni estas malavara |
| 2086 | Pri kio amikoj sekretas, ili vian juĝon ne petas |
| 2087 | Pri kio estas la afero? |
| 2089 | Pri la lupo rakonto, kaj la lupo renkonte |
| 2091 | Pri la ŝtrumpa truo scias nur la ŝuo |
| 2088 | Pri laboroj maldiligenta, pri festoj plej kompetenta |
| 2090 | Pri lando malproksima estas bone mensogi |
| 2092 | Pri nenio oni povas ĵuri |
| 2095 | Pri propra afero neniu juĝas libere |
| 2096 | Pri tio jam ĉiuj paseroj babilas |
| 2094 | Pripensu malrapide kaj agu decide |
| 2132 | Rano eĉ en palaco sopiras pri marĉo |
| 2136 | Raporti pri ĉiuj cirkonstancoj kaj nuancoj |
| 2154 | Riĉa zorgas pri ĉampano, malriĉa pri pano |
| 2162 | Ridas blindulo pri lamulo |
| 2170 | Ripetata parolo pri la sama titolo |
| 2306 | Se vi pri ĉio informiĝos, vi baldaŭ maljuniĝos |
| 2354 | Stomako malsata nur pri pano meditas |
| 2438 | Tondro kampulon memorigas pri Dio |
| 2628 | Zorgu pri vi, kaj nenion pli |