| 192 | Bonfaron oni facile forgesas |
| 255 | Ĉiu komenco estas malfacila |
| 452 | El fremda poŝo oni pagas facile |
| 475 | En akvo malklara oni fiŝkaptas facile |
| 502 | En kompanio eĉ morto faciliĝas |
| 509 | En malfacila horo eĉ groŝ' estas valoro |
| 553 | Facile estas danci, se la feliĉo kantas |
| 584 | Fendita ligno facile ekbrulas |
| 700 | Ĝi ne estas tiel facila, kiel laboro argila |
| 997 | Kiu frue leviĝas, facile riĉiĝas |
| 1012 | Kiu iras trankvile, iras facile |
| 1026 | Kiu kuraĝe aliras, facile akiras |
| 1123 | Kiu vivas trankvile, vivas facile |
| 1144 | Komenco Aprila trompo facila |
| 1172 | Kontraŭ ĉiu malfacilo ekzistas konsilo |
| 1202 | Kritiki estas facile, fari malfacile |
| 1339 | Ligno fendita facile flamiĝas |
| 1419 | Malantaŭ barilo kuraĝo estas facila |
| 1564 | Montroj kaj konsiloj estas facilaj |
| 1764 | Nevo de papo facile fariĝas kardinalo |
| 1770 | Ni facile forgesas, kio nin ne interesas |
| 1913 | Per vorto ĝentila ĉio estas facila |
| 1931 | Plej facile promeso rimiĝas kun forgeso |
| 1983 | Pli facile estas eviti ol spiti |
| 1984 | Pli facile estas malbonon eviti, ol korekti |
| 1985 | Pli facile estas multe elspezi, ol malmulte enspezi |
| 1986 | Pli facile estas multon elspezi, ol malmulton enspezi |
| 1987 | Pli facile estas ne iri, ol tro malfrue reiri |
| 1988 | Pli facile estas perdi vilaĝon, ol akiri domon |
| 1989 | Pli facile estas regi ol agi |
| 1990 | Pli facile estas vilaĝon perdi, ol domon akiri |
| 2238 | Se la ĉielo falus al tero, birdokaptado estus facila afero |
| 2391 | Ŝteli ĉe ŝtelisto estas malfacile |
| 2509 | Unu kapo facile trovas apogon |
| 2601 | Vivon travivi estas art' malfacila |