Proverbaro esperanta: [zam-1078] Paco

Temo: Paco [P] (ĉiuj "Paco")

871 [zam-1078.01] Kie estas harmonio, estas beno de Dio
656 [zam-1078.02] Geedzoj en paco vivas en reĝa palaco
2374 [zam-1078.03] Ŝafaro harmonia lupon ne timas
1158 [zam-1078.04] Konsento konstruas, malpaco detruas
893 [zam-1078.05] Kie regas konkordo, regas ordo
1155 [zam-1078.06] Konkordo malgrandaĵon kreskigas, malkonkordo grandaĵon ruinigas
1167 [zam-1078.07] Kontenteco estas pli bona ol riĉeco
2499 [zam-1078.08] Unueco donas fortecon
1027 [zam-1078.09] Kiu kutimis ĉion juĝi, nenie povas rifuĝi
2002 [zam-1078.10] Pli valoras konkorda ovo, ol malkonkorda bovo
2038 [zam-1078.11] Por paro amanta ĉiu loketo sufiĉas