| 301 | De malbona ŝafo estas bona eĉ tufo |
| 319 | De ŝafo senlana eĉ lanero taŭgas |
| 535 | Estas ŝafoj, estos lano |
| 646 | Gardatan ŝafon eĉ lupo timas |
| 828 | Ke la lup' estu sata, kaj la ŝaf' ne tuŝata |
| 1411 | Lupo dormanta ŝafon ne kaptas |
| 1837 | Oni tondas ŝafinojn, tremas la ŝafoj |
| 1856 | Pagos lupo por la ŝafo |
| 1874 | Pastro ŝafon ne prenas, ĝi hejmen revenas |
| 1895 | Pereis ŝafino, pereu ankaŭ la ŝafido |
| 2051 | Por ŝafo tondita Dio venton moderigas |
| 2050 | Por ŝafon formanĝi, lupo trovos pretekston |
| 2246 | Se lupo ekpentis, ŝafo atentu |
| 2301 | Se vi faros vin ŝafo, la lupoj vin manĝos |
| 2310 | Se vi ŝafo fariĝos, lupoj ne mankos |
| 2374 | Ŝafaro harmonia lupon ne timas |
| 2375 | Ŝafo donas sian lanon, por ke mastro havu panon |
| 2376 | Ŝafo kalkulita ne estas savita |
| 2500 | Unu fava ŝafo tutan ŝafaron infektas |