| 96 | Ankaŭ la lupon atingos la sorto |
| 204 | Buĉas la lupo, oni ankaŭ ĝin buĉos |
| 646 | Gardatan ŝafon eĉ lupo timas |
| 766 | Inter lupoj kriu lupe |
| 828 | Ke la lup' estu sata, kaj la ŝaf' ne tuŝata |
| 1035 | Kiu lupo naskiĝis, vulpo ne fariĝos |
| 1181 | Kontraŭ lupo ne helpas kalkulo |
| 1411 | Lupo dormanta ŝafon ne kaptas |
| 1412 | Lupo kaptas, sed li ankaŭ enfalas |
| 1413 | Lupo lupon ne manĝas |
| 1414 | Lupo sopiras, al arbaro sin tiras |
| 1415 | Lupo ŝanĝas la harojn, sed ne la farojn |
| 1611 | Ne ĉio griza estas lupo |
| 1645 | Ne elvoku lupon el la arbaro |
| 1723 | Ne por lupo estas supo |
| 1793 | Nutru lupon plej sate, li ĉiam serĉas arbaron |
| 1828 | Oni lin konas, kiel blankan lupon |
| 1856 | Pagos lupo por la ŝafo |
| 2050 | Por ŝafon formanĝi, lupo trovos pretekston |
| 2089 | Pri la lupo rakonto, kaj la lupo renkonte |
| 2219 | Se Dio ne aranĝos, lupo vin ne manĝos |
| 2246 | Se lupo ekpentis, ŝafo atentu |
| 2248 | Se malsato turmentas, lupo timon ne sentas |
| 2301 | Se vi faros vin ŝafo, la lupoj vin manĝos |
| 2310 | Se vi ŝafo fariĝos, lupoj ne mankos |
| 2374 | Ŝafaro harmonia lupon ne timas |
| 2433 | Timu lupon edukitan kaj malamikon repacigitan |