| 104 | Antaŭ ĉio zorgu oficon plezuro atendos sian vicon |
| 242 | Ĉiu besto zorgas pri sia nesto |
| 262 | Ĉiu morgaŭ havas sian zorgon |
| 332 | De zorgoj, ne de jaroj, blankiĝas la haroj |
| 574 | Faru vian aferon, Dio zorgos ceteron |
| 664 | Granda ofico grandaj zorgoj |
| 809 | Kapo estas por tio, ke ĝi zorgu pri ĉio |
| 1400 | Li zorgas pri ĝi kiel pri neĝo pasintjara |
| 1455 | Malpli da havo, malpli da zorgoj |
| 1768 | Ne zorgu pri tio, kio estas ekster via scio |
| 1980 | Pli da mono, pli da zorgo |
| 2010 | Pli zorgas unu patrino pri dek infanoj, ol dek infanoj pri unu patrino |
| 2154 | Riĉa zorgas pri ĉampano, malriĉa pri pano |
| 2176 | Rusto manĝas la feron, kaj zorgo la homon |
| 2287 | Se oni amas la gaston, oni zorgas la paston |
| 2422 | Tempo venos, zorgon prenos |
| 2628 | Zorgu pri vi, kaj nenion pli |
| 2629 | Zorgu vian metion kaj ne miksu vin en alian |
| 2630 | Zorgu vivon vian kaj lasu vivi alian |