| 40 | Al koro penetro per okula fenestro |
| 48 | Al loko dolora ni manon etendas, al loko ĉarma okulojn ni sendas |
| 109 | Antaŭ okuloj ne staras, doloron ne faras |
| 111 | Antaŭ tima okulo potenciĝas eĉ kulo |
| 169 | Belecon taksas ne okulo sed koro |
| 299 | De l' koro spegulo estas la okulo |
| 314 | De rigardo tro alta malsaniĝas okulo |
| 465 | Elmeti la okulon kaj vidi nulon |
| 496 | En fremda okulo ni vidas ligneron, en nia ni trabon ne vidas |
| 609 | For de l' okuloj, for de la koro |
| 651 | Gasto havas akrajn okulojn |
| 690 | Ĝi estas por mi makulo en la okulo |
| 746 | Iafoje oni devas okulon fermeti |
| 803 | Ĵeti polvon en la okulojn |
| 965 | Kiu amas okulaĉi, ne havas kion maĉi |
| 1110 | Kiu tro alten rigardon direktas, tiu tre baldaŭ okulojn difektas |
| 1197 | Korvo al korvo okulon ne pikas |
| 1656 | Ne fidu fidelulon, fidu propran okulon |
| 1671 | Ne iru okuloj super la frunton |
| 1691 | Ne kredu al orelo, kredu al okulo |
| 1728 | Ne punu edzinon antaŭ infanaj okuloj, ne punu infanojn antaŭ fremduloj |
| 1601 | Nebuligi al iu la okulojn |
| 1602 | Nebuligi la okulojn |
| 1807 | Okulo avidas ĉion kion vidas |
| 1808 | Okulo de mastro pli ol beno de pastro |
| 1810 | Okulo ne atentas, dorso eksentas |
| 1811 | Okulo ne vidis pagu la sako |
| 1809 | Okuloj estas pli grandaj ol la ventro |
| 1906 | Per oreloj, ne per okuloj, edzinon elektu |
| 1981 | Pli da okuloj, pli da certeco |
| 2167 | Rigardi per ambaŭ okuloj |
| 2168 | Rigardu per ambaŭ okuloj! |
| 2201 | Sapumi la okulojn |
| 2284 | Se okulo ne atentas, dorso eksentas |
| 2285 | Se okulo ne vidas, koro ne avidas |
| 2286 | Se okulo ne vidis, pagas la poŝo |
| 2355 | Stomako ne estas spegulo: kion ĝi manĝis, ne vidas okulo |
| 2358 | Streĉu la okulojn! |
| 2404 | Ŝuti polvon en la okulojn |
| 2424 | Teni la okulojn en streĉo |
| 2429 | Tien okuloj iras, kion la koro deziras |
| 2432 | Timo havas grandajn okulojn |
| 2491 | Tuta jam sata, sed okulo malsatas |
| 2559 | Vidas okulo, sed mano ne trafas |