| 135 | Aŭ plej riĉa stato, aŭ plena malsato |
| 220 | Ĉe stomako malsata ne kapricas palato |
| 431 | Edzin' admirata edzo malsata |
| 510 | En malsata familio mankas harmonio |
| 548 | Estro ne malsatas |
| 654 | Gasto tro petata foriras malsata |
| 785 | Juneco petolis, maljuneco malsatos |
| 825 | Kastel' en aero malsato sur tero |
| 828 | Ke la lup' estu sata, kaj la ŝaf' ne tuŝata |
| 978 | Kiu ĉion formanĝis en tago, malsatos vespere |
| 1077 | Kiu panon donas, malsaton ne konas |
| 1205 | Kuiriston vaporo satigas |
| 1238 | Laboro donas bonstaton, mallaboro malsaton |
| 1484 | Malsata stomako orelon ne havas |
| 1485 | Malsato donas spriton |
| 1486 | Malsato malfortigas, ŝuldo suferigas |
| 1487 | Malsato ne estas frato |
| 1488 | Malsato plej bone gustigas la manĝon |
| 1489 | Malsatulon la fabloj ne nutros |
| 1584 | Muso satiĝis, faruno malboniĝis |
| 1793 | Nutru lupon plej sate, li ĉiam serĉas arbaron |
| 1982 | Pli efike ol bato pelas malsato |
| 2109 | Promeso ne satigas |
| 2202 | Sata malsatan ne povas kompreni |
| 2203 | Sata stomako ne lernas volonte |
| 2216 | Se ĉiu speson donos, malriĉulo malsaton ne konos |
| 2239 | Se la gasto estas amata, eĉ lia servanto ne restas malsata |
| 2248 | Se malsato turmentas, lupo timon ne sentas |
| 2354 | Stomako malsata nur pri pano meditas |
| 2485 | Tro sata, tro bata |
| 2491 | Tuta jam sata, sed okulo malsatas |
| 2545 | Ventro malsata orelon ne havas |
| 2596 | Vivi sate kaj glate |