| 532 | Espero logas, espero mensogas |
| 559 | Famo kredon allogas, sed tre ofte mensogas |
| 826 | Kaŝu kiom vi povos, mensogo sin elŝovos |
| 1042 | Kiu mensogas kutime, mensogas sentime |
| 1043 | Kiu mensogis per unu vorto, ne trovos kredon ĝis la morto |
| 1061 | Kiu ne mensogas, tiu ne vendas |
| 1126 | Kiu volas mensogi, devas bone memori |
| 1364 | Li mensogas maŝine |
| 1365 | Li mensogas tiel, ke la muroj krakas |
| 1510 | Mensoganto devas havi bonan memoron |
| 1511 | Mensogas kiel funebra parolo |
| 2632 | Mensogas kiel gazeto |
| 2633 | Mensogas kiel kalendaro |
| 1512 | Mensogo kaj ŝtelo estas du fratoj |
| 1513 | Mensogo malproksimen ne kondukas |
| 1514 | Mensogu kiom vi volas, sed memoru kion vi parolas |
| 2025 | Por glate mensogi, oni spriton bezonas |
| 2053 | Por vendisto mensogo estas necesa apogo |
| 2090 | Pri lando malproksima estas bone mensogi |
| 2299 | Se vendisto ne mensogas, li aĉetanton ne allogas |
| 2274 | Sen mensoga rekomendo ne iros la vendo |