| 6 | Akiro kaj perdo rajdas duope |
| 24 | Al du sinjoroj samtempe oni servi ne povas |
| 140 | Avarulo pagas duoble |
| 165 | Bela vizaĝo estas duono da doto |
| 210 | Certe, kiel duoble du kvar |
| 260 | Ĉiu medalo du flankojn posedas |
| 323 | De unu bovo oni du felojn ne deŝiras |
| 324 | De unu bovo oni du felojn ne ŝiras |
| 388 | Du botoj faras paron |
| 389 | Du kontraŭ unu prezentas armeon |
| 390 | Du manoj faras ĉion, sed unu nenion |
| 391 | Du militas tria profitas |
| 393 | Du mortojn vi ne havos, de unu vi vin ne savos |
| 394 | Du sinjoroj en unu bieno, du mastrinoj ĉe unu kameno neniam vivas sen reciproka malbeno |
| 447 | El du malbonoj pli malgrandan elektu |
| 527 | En unu sako du katoj, ĉiam mordoj kaj gratoj |
| 649 | Gardu vin du baroj: lipoj kaj dentaroj |
| 747 | Iele, iome, duone malbone |
| 749 | Ili vivas per unu animo en du korpoj |
| 779 | Juĝanto devas havi du orelojn |
| 966 | Kiu aŭdis unuan, ankaŭ aŭdu la duan |
| 976 | Kiu ĉasas du leporojn, kaptas neniun |
| 986 | Kiu donas rapide, donas duoble |
| 1000 | Kiu groŝon ne honoras, eĉ duongroŝon ne valoras |
| 1145 | Komenco bona laboro duona |
| 1227 | Kutimo estas dua naturo |
| 1512 | Mensogo kaj ŝtelo estas du fratoj |
| 1746 | Ne taŭgas du ursoj por unu nesto |
| 1912 | Per unu ŝtono oni du ĵetojn ne faras |
| 2180 | Saĝa kapo duonvorton komprenas |
| 2283 | Sen speso unua ne ekzistas la dua |
| 2385 | Ŝiru vin en du partojn, la mondo trian postulos |
| 2454 | Tra unu orelo eniras, tra la dua eliras |
| 2442 | Trafi du celojn per unu ŝtono |
| 2495 | Unu amiko malnova pli valoras ol du novaj |
| 2514 | Unu saĝo estas bona, du estas pli bonaj |
| 2498 | Unu, du, tri, kvar, kaj finita la far' |
| 2521 | Urson evitu, duonpatrinon ne incitu |