Proverbaro esperanta: Temo: Alia

33 [zam-780.01] Aliaj tempoj, aliaj moroj
32 [zam-781.10] Aliajn gvidas kaj mem ne vidas
34 [zam-781.01] Alian ne mallaŭdu, vin mem ne aplaŭdu
496 [zam-781.07] En fremda okulo ni vidas ligneron, en nia ni trabon ne vidas
497 [zam-781.04] En fremda tegmento li flikas truon kaj en propra ne vidas la fluon
528 [zam-782.02] En via malica regalo vin atendas ankaŭ pokalo
550 [zam-781.05] Estu saĝa homo en via propra domo
994 [zam-782.01] Kiu fosas sub alia, falos mem en la foson
1006 [zam-782.03] Kiu havas malican celon, ofte perdas sian propran felon
1202 [zam-781.03] Kritiki estas facile, fari malfacile
1564 [zam-781.08] Montroj kaj konsiloj estas facilaj
1684 [zam-781.02] Ne kondamnu alian, oni vin ne kondamnos
1742 [zam-781.09] Ne ŝovu la nazon en fremdan vazon
1989 [zam-781.11] Pli facile estas regi ol agi
2339 [zam-781.06] Sonorilo vokas al preĝejo kaj mem neniam eniras