| 178 | Bona estas fremdlando, sed aliaj tie loĝu |
| 287 | De fremda dento ni doloron ne sentas |
| 288 | De fremda groŝo ŝiriĝas la poŝo |
| 451 | El fremda ledo oni tranĉas larĝe |
| 452 | El fremda poŝo oni pagas facile |
| 496 | En fremda okulo ni vidas ligneron, en nia ni trabon ne vidas |
| 497 | En fremda tegmento li flikas truon kaj en propra ne vidas la fluon |
| 495 | En fremdan vazon ne ŝovu la nazon |
| 630 | Fremda animo estas abismo sen limo |
| 631 | Fremda doloro ne kondukas al ploro |
| 632 | Fremda korpo ne doloras |
| 633 | Fremda malfeliĉo instruas |
| 634 | Fremda manĝo havas bonan guston |
| 635 | Fremda medito estas kaŝita |
| 636 | Fremda mizero ne estas sufero |
| 637 | Fremda mizero ridinda afero |
| 640 | Fremda spesmilo estas sen utilo |
| 638 | Fremdan dorson bastoni ankaŭ sian doni |
| 639 | Fremdan vundon kaŝas vesto |
| 641 | Fremdlando objekton por speso donas, sed por ĝin venigi, oni spesmilon bezonas |
| 760 | Inter fremdaj ŝi estas edzino-anĝelo, kun la edzo ŝi estas demono kruela |
| 847 | Kiam fratoj batalas, fremdulo ne eniĝu |
| 996 | Kiu fremdan avidas, propran forperdas |
| 1626 | Ne doloras frapo sur fremda kapo |
| 1669 | Ne iru al fremda anaro kun via regularo |
| 1696 | Ne laciĝu viaj manoj pri fremdaj infanoj |
| 1728 | Ne punu edzinon antaŭ infanaj okuloj, ne punu infanojn antaŭ fremduloj |
| 1729 | Ne puŝu vian regularon en fremdan anaron |
| 1742 | Ne ŝovu la nazon en fremdan vazon |
| 1743 | Ne ŝovu nazon en fremdan vazon |
| 1853 | Pagi por fremda festeno |
| 1854 | Pagi sen partopreno por fremda festeno |
| 2006 | Pli valoras propra ĉemizo, ol fremda plena valizo |
| 2023 | Por fremda koro ne ekzistas esploro |
| 2118 | Propra supo brogas, fremda allogas |
| 2227 | Se geedzoj sin batas, fremdulo restu flanke |
| 2558 | Vian vivon ĝuu, sed fremdan ne detruu |
| 2564 | Vin ne tuŝu la eraroj en fremdaj faroj |