| 31 | Aliaj domoj, aliaj homoj |
| 90 | Amu domon novan kaj amikon malnovan |
| 116 | Apud propra domo ŝtelisto ne ŝtelas |
| 126 | Atendu min antaŭ la domo de mia pranepo |
| 134 | Aŭ ministran postenon, aŭ pundoman katenon |
| 177 | Bona estas domo nova kaj amiko malnova |
| 179 | Bona estas Romo, sed tro malproksima de nia domo |
| 199 | Brava homo en sia domo |
| 384 | Dronanto domon proponas, savito eĉ brikon ne donas |
| 493 | En dom' de pendigito pri ŝnuro ne parolu |
| 505 | En la propra sia domo ĉiu estas granda homo |
| 521 | En sia dometo li estas atleto |
| 537 | Esti anĝelo inter homoj, sed satano en la domo |
| 550 | Estu saĝa homo en via propra domo |
| 721 | Hejma dometo estas kiel patrineto |
| 1214 | Kun sia tuta domo kaj havo |
| 1219 | Kuraĝa homo en sia domo |
| 1272 | La plej danĝera homo malbona in' en domo |
| 1492 | Mankis al Petro klopodoj, li aĉetis al si domon |
| 1988 | Pli facile estas perdi vilaĝon, ol akiri domon |
| 1990 | Pli facile estas vilaĝon perdi, ol domon akiri |
| 2222 | Se edzino ordonas, domo ordon ne konas |
| 2437 | Tolaĵon malpuran lavu en la domo |