| 12 | Akvo trankvila estas akvo danĝera |
| 281 | Danĝera estas bovo antaŭe, ĉevalo malantaŭe, kaj malsaĝulo de ĉiuj flankoj |
| 282 | Danĝero sieĝas, al Dio ni preĝas; danĝero ĉesas, ni Dion forgesas |
| 526 | En trankvila vetero ĉiu remas sen danĝero |
| 544 | Estinta amiko estas plej danĝera malamiko |
| 769 | Iom da malvero ne estas danĝero |
| 957 | Kiso malsincera estas danĝera |
| 1050 | Kiu multe minacas, ne estas danĝera |
| 1133 | Koko krias fiere, sed ne danĝere |
| 1148 | Komplezema malsaĝulo estas pli danĝera ol malamiko |
| 1260 | La lumo por vero ofte estas danĝero |
| 1272 | La plej danĝera homo malbona in' en domo |
| 1930 | Plej danĝera malsano estas manko de saĝo |
| 2022 | Por ebriulo ne ekzistas danĝero |
| 2044 | Por pot' argila poto fera estas najbaro danĝera |
| 2055 | Por virta orelo ne danĝeras vorto malbela |
| 2463 | Troa petolo danĝera al kolo |
| 2464 | Troa petolo estas danĝera por la kolo |
| 2573 | Virino kolera pli ol hundo danĝera |
| 2599 | Vivo modera estas vivo sendanĝera |
| 2623 | Vulpo faras oferon atendu danĝeron |