| 8 | Akvo kaj pano servas al sano |
| 320 | De tro da pano venas malsano |
| 340 | Dio donis infanon, Dio donos por ĝi panon |
| 533 | Espero panon ne donas |
| 757 | Instruas mizero manĝi panon sen butero |
| 837 | Kia greno, tia pano |
| 873 | Kie estas pano, ne mankas panpecetoj |
| 892 | Kie pano estas, tie musoj ne mankas |
| 1077 | Kiu panon donas, malsaton ne konas |
| 1098 | Kiu serĉas marcipanon, perdas sian panon |
| 1127 | Kiu volas panon, ne dorlotu la manon |
| 1319 | Li donas peceton da pano kaj bategon per mano |
| 1395 | Liveru nur panon, manĝontoj sin trovos |
| 1540 | Mi panon ne esperis, subite kuko aperis |
| 1576 | Multe da peno, neniom da pano |
| 1643 | Ne el unu forno li manĝis jam panon |
| 1677 | Ne karesu per mano, sed karesu per pano |
| 1695 | Ne laciĝos mano, ne fariĝos pano |
| 1700 | Ne mankas tombo por mortinto nek pano por vivanto |
| 1789 | Nur pano kun fromaĝo, sed afabla vizaĝo |
| 1827 | Oni lekas la manon, sed celas la panon |
| 1858 | Pano buŝon ne serĉas |
| 1859 | Pano estas alportita, korbo estu forĵetita |
| 1877 | Pecon detranĉitan al la pano ne regluu |
| 1961 | Pli bona pano sen butero, ol dolĉa kuko sen libero |
| 1962 | Pli bona pano sen butero, ol kuko sen libero |
| 2147 | Rezonado kaj filozofado panon ne donas |
| 2154 | Riĉa zorgas pri ĉampano, malriĉa pri pano |
| 2236 | Seka panpeco, sed en libereco |
| 2342 | Sperta mano ne restas sen pano |
| 2354 | Stomako malsata nur pri pano meditas |
| 2375 | Ŝafo donas sian lanon, por ke mastro havu panon |