| 428 | Edziĝo najbara garantias de eraro |
| 1003 | Kiu havas bonan najbaron, havas bonan tagon |
| 1389 | Li ŝtelas de najbaro, por doni al altaro |
| 1467 | Malsaĝo estas najbaro de mizero |
| 1586 | Najbaro ne ĝemas, kiam boto nin premas |
| 1738 | Ne serĉu bonan arbaron, serĉu bonan najbaron |
| 1776 | Nin instruas eraro, kiun faras najbaro |
| 1948 | Pli bona apude najbaro, ol frato post arbaro |
| 2044 | Por pot' argila poto fera estas najbaro danĝera |
| 2085 | Pri havo najbara oni estas malavara |
| 2105 | Pro limoj kaj baroj malpacas najbaroj |
| 2262 | Se ne plaĉas la najbaro, ne plaĉas lia faro |
| 2313 | Sia estas kara pli ol la najbara |
| 2314 | Sia estas kara pli ol najbara |
| 2366 | Sur ĉeval' de najbaro la ŝarĝo ne pezas |
| 2399 | Ŝuldo kaj mizero estas najbaroj |
| 2398 | Ŝuldoj kaj mizero estas najbaroj |