Proverbaro esperanta: Temo: Braveco

47 [zam-684.03] Al li ne mankas defendo kontraŭ ofendo
198 [zam-511.08] Brava batalanto kontraŭ plado bolanta
199 [zam-1077.01] Brava homo en sia domo
200 [zam-418.02] Bravulo kontraŭ muŝo, sed muŝo kontraŭ bravulo
469 [zam-418.03] El post la arbo li estas bravulo
520 [zam-511.07] En sia angulo li estas bravulo
521 [zam-511.04] En sia dometo li estas atleto
666 [zam-511.02] Granda parolisto, malgranda faristo
1184 [zam-511.03] Kontraŭ muŝoj bravulo, kontraŭ homoj timulo
1219 [zam-418.01] Kuraĝa homo en sia domo
1220 [zam-511.06] Kuraĝa mieno antaŭ propra kameno
1221 [zam-1077.04] Kuraĝe li staras, kiam muro lin baras
1317 [zam-684.02] Li dentojn prunti ne bezonas
1323 [zam-1077.02] Li estas bravulo en sia angulo
1328 [zam-684.05] Li estas homo sperta kaj lerta
1346 [zam-684.04] Li havas la kapon fortike sur la kolo
1371 [zam-684.01] Li ne estas el la regimento de timuloj
1380 [zam-1077.05] Lipharo de grandsinjoro, sed koro de leporo
1419 [zam-1077.03] Malantaŭ barilo kuraĝo estas facila
1909 [zam-511.01] Per paroloj li bruas, tutan urbon detruas
2363 [zam-511.05] Sukcesa venkanto de pordoj malfermitaj