| 21 | Al ĉiu sinjoro estu lia honoro |
| 24 | Al du sinjoroj samtempe oni servi ne povas |
| 29 | Al grandaj sinjoroj grandaj honoroj |
| 394 | Du sinjoroj en unu bieno, du mastrinoj ĉe unu kameno neniam vivas sen reciproka malbeno |
| 551 | Estu sinjoro de via vorto |
| 626 | Fortoj leporaj, kaj kapricoj sinjoraj |
| 751 | Imiti grandsinjoron, perdi baldaŭ la oron |
| 816 | Kapricoj de grandsinjoroj kaj multego da kreditoroj |
| 1282 | La "tuj" de sinjoroj estas multe da horoj |
| 1380 | Lipharo de grandsinjoro, sed koro de leporo |
| 1699 | Ne longe sinjora daŭras favoro |
| 1784 | Novaj sinjoroj novaj moroj |
| 1993 | Pli feliĉa sinjoro sen havo, ol riĉulo sed sklavo |
| 2048 | Por sia oro ĉiu estas sinjoro |
| 2073 | Poton taksu laŭ sono, sinjoron laŭ tono |
| 2329 | Sinjorino kaj sinjoro, unu alian valoras |
| 2331 | Sinjoro karesas, sed baldaŭ ĉesas |
| 2332 | Sinjoro petas, kvazaŭ dekretas |
| 2330 | Sinjoroj sin batas, servantoj vundojn ricevas |
| 2360 | Sub tero sklavo kaj sinjoro ne diferencas per valoro |