Proverbaro esperanta: Temo: Kontentigo

38 [zam-159.02] Al kavo senfunda ŝtopado ne helpas
103 [zam-343.01]
[zam-362.01]
[zam-627.01]
Ankoraŭ neniu plaĉis al ĉiu
142 [zam-343.07] Azenon komunan oni batas plej multe
828 [zam-291.01] Ke la lup' estu sata, kaj la ŝaf' ne tuŝata
1082 [zam-343.05] Kiu por ĉiuj laboras, pri si mem ne memoras
1099 [zam-343.04] Kiu servas al ĉiu, al si mem malutilas
1128 [zam-343.08] Klopodi pri ĉies favoro estas pleje malsaĝa laboro
1168 [zam-343.02] Kontentigi ĉiujn anĝelo ne povas
1169 [zam-291.02] Kontentigi la katon kaj kune la raton
1832 [zam-343.06] Oni ne povas sin movi laŭ ĉiu vento aparte
2189 [zam-159.01] Sakon kun truo vi neniam plenigos
2385 [zam-343.03] Ŝiru vin en du partojn, la mondo trian postulos
2442 [zam-291.03] Trafi du celojn per unu ŝtono