Proverbaro esperanta: Temo: Profito

41 [zam-403.02] Al kuko kaj kaso ĉiam venas amaso
115 [zam-795.01] Apud plena manĝotablo ĉiu estas tre afabla
466 [zam-209.05] Elmetu mielon, muŝoj alflugos
707 [zam-398.01]
[zam-673.01]
Hakado de ligno donas lignerojn
789 [zam-209.02] Ju pli da donoj, des pli da amikoj
872 [zam-403.01] Kie estas mielo, tie muŝoj ne mankas
892 [zam-209.04] Kie pano estas, tie musoj ne mankas
1077 [zam-398.02]
[zam-816.03]
Kiu panon donas, malsaton ne konas
1205 [zam-816.01] Kuiriston vaporo satigas
1395 [zam-209.01] Liveru nur panon, manĝontoj sin trovos
1635 [zam-294.02] Ne ekzistas kareso sen intereso
1638 [zam-398.03]
[zam-816.02]
Ne ekzistas ofico sen benefico
1827 [zam-294.04] Oni lekas la manon, sed celas la panon
1839 [zam-294.01] Oni vokas la bovon ne festeni, sed treni
1918 [zam-17.01] Petro kornojn tenas, Paŭlo lakton prenas
2188 [zam-795.02]
[zam-874.01]
Sako ne sonas, amiko ne konas
2242 [zam-294.03] Selante ĉevalon, oni ĝin karesas
2406 [zam-209.03] Tablo kovrita faras amikojn