| 209 | Certaĵo kaj leĝo, kiel amen en preĝo |
| 579 | Feliĉo leĝon ne konas |
| 580 | Feliĉo leĝon ne obeas, subite naskiĝas, subite pereas |
| 846 | Kiam forto ordonas, leĝo pardonas |
| 934 | Kion leĝo malpermesas, tio plaĉi ne ĉesas |
| 1112 | Kiu tro bezonas, tiu leĝon ne konas |
| 1177 | Kontraŭ forta mano la leĝo estas vana |
| 1285 | Laŭ ĉiuj leĝoj de la arto |
| 1294 | Leĝe kaj rajte |
| 1295 | Leĝo estas bona, se advokato ĝin helpas |
| 1296 | Leĝo estas cedema: kien vi deziras, ĝi iras |
| 1297 | Leĝo malaperas, moro daŭras |
| 1298 | Leĝo mallertulon ligas, lertulon fortigas |
| 1299 | Leĝo pasintaĵon ne tuŝas |
| 1300 | Leĝo valoras por poste, sed ne por antaŭe |
| 1552 | Mono estas reĝo, mono estas leĝo |
| 1603 | Neceseco kontraŭvola estas leĝo malmola |
| 1698 | Neleĝe akirita ne estas profita |
| 1737 | Nesciado de leĝo neniun pravigas |
| 1875 | Pastro vivas de preĝoj, advokato de leĝoj |
| 2014 | Popola kutimo havas valoron de leĝo |
| 2029 | Por la mono pastra preĝo, por la mono romp' de leĝo |
| 2116 | Propra opinio ne estas leĝo por alia |
| 2142 | Respektu Dion kaj reĝon kaj obeu la leĝon |
| 2370 | Sur leĝa bazo |
| 2613 | Volo kaj deziro leĝojn ne konas |
| 2619 | Vorto donita estas kiel leĝo |