Proverbaro esperanta: Temo: Mensogo

769 [zam-328.02] Iom da malvero ne estas danĝero
826 [zam-329.03] Kaŝu kiom vi povos, mensogo sin elŝovos
1042 [zam-1090.01] Kiu mensogas kutime, mensogas sentime
1043 [zam-1088.01] Kiu mensogis per unu vorto, ne trovos kredon ĝis la morto
1061 [zam-1087.01] Kiu ne mensogas, tiu ne vendas
1126 [zam-329.02] Kiu volas mensogi, devas bone memori
1217 [zam-327.03] Kun vero severa komercaĵo forvelkos
1364 [zam-325.01] Li mensogas maŝine
1365 [zam-325.03] Li mensogas tiel, ke la muroj krakas
1510 [zam-1089.01] Mensoganto devas havi bonan memoron
1511 [zam-325.02] Mensogas kiel funebra parolo
2632 [zam-325.02] Mensogas kiel gazeto
2633 [zam-325.02] Mensogas kiel kalendaro
1512 [zam-326.01] Mensogo kaj ŝtelo estas du fratoj
1513 [zam-1097.01] Mensogo malproksimen ne kondukas
1514 [zam-329.01] Mensogu kiom vi volas, sed memoru kion vi parolas
1709 [zam-327.04] Nenia konstruo povas esti sen bruo
1747 [zam-1087.02] Ne taŭgas la vero por komerca afero
2025 [zam-1089.02] Por glate mensogi, oni spriton bezonas
2053 [zam-327.02] Por vendisto mensogo estas necesa apogo
2299 [zam-327.05] Se vendisto ne mensogas, li aĉetanton ne allogas
2274 [zam-327.01] Sen mensoga rekomendo ne iros la vendo
2563 [zam-328.01] Vi ne kredas, ne aŭskultu, sed min ne insultu