| 78 | Amiko fidela estas trezoro plej bela |
| 160 | Bela birdo! |
| 161 | Bela celo por fabelo |
| 163 | Bela paro por altaro |
| 164 | Bela per vizaĝo, sed ne bela per saĝo |
| 165 | Bela vizaĝo estas duono da doto |
| 166 | Bela vizaĝo, sed ne bela la saĝo |
| 162 | Belaj rakontoj el trans la montoj |
| 167 | Beleco hodiaŭ estas, morgaŭ ne restas |
| 168 | Beleco logas, virto apogas |
| 169 | Belecon taksas ne okulo sed koro |
| 423 | Eĉ ŝtipo estos bela, se vi ĝin ornamos |
| 1286 | Laŭdu belecon de l' maro, sed ĉe rando de arbaro |
| 1597 | Ne bela estas amata, sed amata estas bela |
| 1598 | Ne bela estas kara, sed kara estas bela |
| 1599 | Ne beligas loko homon, sed homo la lokon |
| 1665 | Ne helpas spegulo al malbelulo |
| 1740 | Ne spiciĝas manĝo de mastrina beleco |
| 1780 | Nokte eĉ monstro estas belulo |
| 2040 | Por patrino ne ekzistas infano malbela |
| 2055 | Por virta orelo ne danĝeras vorto malbela |
| 2071 | Post vetero malbela lumas suno plej hela |
| 2111 | Pro najleto bagatela pereis ĉevalo plej bela |