| 156 | Bato de patrino ne longe doloras |
| 183 | Bonaj infanoj gepatrojn feliĉigas, malbonaj ilin entombigas |
| 593 | Filo konfesis, patro forgesis |
| 721 | Hejma dometo estas kiel patrineto |
| 754 | Infano ne krias, patrino ne scias |
| 862 | Kia patrino, tia filino |
| 1330 | Li estas la portreto de sia patro |
| 1331 | Li estas portreto de sia patro |
| 1725 | Ne prediku knabino al via patrino |
| 1876 | Patroj avaras, infanoj malŝparas |
| 2010 | Pli zorgas unu patrino pri dek infanoj, ol dek infanoj pri unu patrino |
| 2040 | Por patrino ne ekzistas infano malbela |
| 2121 | Pro vorta ludo li eĉ patron ne domaĝas |
| 2311 | Se vi volas filinon, flatu la patrinon |
| 2270 | Senlaboreco estas patrino de ĉiuj malvirtoj |
| 2521 | Urson evitu, duonpatrinon ne incitu |