Proverboj: Vorto: Forges/i

Forges/i
80Amikon karesu, sed kalkuli ne forgesu
190Bone sukcesu, sed ankaŭ nin ne forgesu
192Bonfaron oni facile forgesas
282Danĝero sieĝas, al Dio ni preĝas; danĝero ĉesas, ni Dion forgesas
354Dio orfojn ne forgesas
577Feliĉo hodiaŭ karesas, morgaŭ forgesas
593Filo konfesis, patro forgesis
622Formeti la aferon en la keston de forgeso
829Kelktempa ĉeso ne estas forgeso
1311Liaj dentoj povas forgesi sian metion
1427Malbonon oni memori ne ĉesas, bonon oni baldaŭ forgesas
1770Ni facile forgesas, kio nin ne interesas
1771Ni forgesas averton, ni memoras la sperton
1801Ofte mano forgesas, kion buŝo promesas
1818Oni bonon forgesos, malbonon memoras
1823Oni faris, oni ĉesis, kaj ni ĉion forgesis
1931Plej facile promeso rimiĝas kun forgeso
2045Por regna speso ne ekzistas forgeso
2062Post konfeso venas forgeso
2247Se malriĉulo sukcesas, li ĉiujn forgesas