| 48 | Al loko dolora ni manon etendas, al loko ĉarma okulojn ni sendas |
| 87 | Amo pli kora, disiĝo pli dolora |
| 109 | Antaŭ okuloj ne staras, doloron ne faras |
| 156 | Bato de patrino ne longe doloras |
| 284 | De bona vorto lango ne doloras |
| 287 | De fremda dento ni doloron ne sentas |
| 290 | De kantado senpaga doloras la gorĝo |
| 311 | De plendo kaj ploro ne foriĝas doloro |
| 325 | De vorto ĝentila ne doloras la lango |
| 439 | Ekstere honoro, interne doloro |
| 631 | Fremda doloro ne kondukas al ploro |
| 632 | Fremda korpo ne doloras |
| 869 | Kie dento doloras, tien iras la lango |
| 904 | Kio doloras, pri tio ni ploras |
| 1175 | Kontraŭ doloro helpas bona humoro |
| 1206 | Kulo nenion valoras, sed ĝia piko doloras |
| 1443 | Malgrandaj infanoj kaŭzas laboron, grandaj doloron |
| 1623 | Ne defendas oro kontraŭ doloro |
| 1626 | Ne doloras frapo sur fremda kapo |
| 1664 | Ne helpas ploro al doloro |
| 1872 | Pasinta doloro for el memoro |
| 1919 | Petron kruro doloras, Karolo ne lamas |
| 2056 | Post alkutimiĝo doloras disiĝo |
| 2297 | Se stomako doloras, kapo laboras |
| 2340 | Sorto donas favoron, sorto donas doloron |
| 2548 | Vergo doloras, sed saĝon ellaboras |
| 2627 | Vundo sekreta doloras plej multe |