| 303 | De malriĉula manĝo ni guston ne scias |
| 305 | De manĝo malriĉula ni guston ne scias |
| 321 | De tro multa scio krevas la kranio |
| 357 | Dio scias bone pri niaj bezonoj |
| 377 | Donu al krudulo plezuron, li ne scios mezuron |
| 560 | Famo laŭte krias, ĉiuj ekscias |
| 599 | Fiŝo scias pri naĝo ankaŭ sen via saĝo |
| 754 | Infano ne krias, patrino ne scias |
| 784 | Juneco ne scias, maljuneco ne povas |
| 936 | Kion mi ne scias, tion mi ne envias |
| 998 | Kiu garantias, trankvilon ne scias |
| 1305 | Lernu juna vi scios maljuna |
| 1386 | Li scias, kie la kankroj pasigas la vintron |
| 1494 | Mano dekstra ne sciu, kion faras la maldekstra |
| 1527 | Mi havas pri tio nek scion nek supozon |
| 1538 | Mi ne volas tion ĉi scii |
| 1768 | Ne zorgu pri tio, kio estas ekster via scio |
| 1718 | Neniu scias, kio morgaŭ lin trafos |
| 1737 | Nesciado de leĝo neniun pravigas |
| 2091 | Pri la ŝtrumpa truo scias nur la ŝuo |
| 2181 | Saĝa scias, kion li diras malsaĝa diras, kion li scias |
| 2185 | Saĝulo scias ion, sed neniu scias ĉion |
| 2204 | Scias la kato, kies lardon ĝi manĝis |
| 2207 | Scion akiru, sed ne ĉion eldiru |
| 2208 | Sciu elokventi, sciu ankaŭ silenti |
| 2209 | Sciu funde, sed tenu profunde |
| 2233 | Se junulo ne lernis, maljunulo ne scias |
| 2250 | Se mi scius, kie mi falos, mi tien metus tapiŝon |
| 2251 | Se mi scius, kion mi ne scias, ĉiuj saĝuloj min envius |
| 2556 | Via dekstra mano ne sciu, kion faras la maldekstra |
| 2574 | Virino scias, tuta mondo scias |