Proverbaro esperanta: Temo: Feliĉo

26 [zam-236.05] Al feliĉulo koko donas ovojn
60 [zam-44.04] Al protekto kaj forto helpas la sorto
68 [zam-657.01] Amaso da mono kaj titolo de barono
191 [zam-44.01] Bone tiu sidas, al kiu la sorto ridas
494 [zam-276.01] En feliĉo ne fieru, en malfeliĉo esperu
553 [zam-44.02] Facile estas danci, se la feliĉo kantas
576 [zam-324.01] Feliĉo fierigas, malfeliĉo saĝigas
577 [zam-1203.01] Feliĉo hodiaŭ karesas, morgaŭ forgesas
579 [zam-236.03] Feliĉo leĝon ne konas
580 [zam-1204.02] Feliĉo leĝon ne obeas, subite naskiĝas, subite pereas
583 [zam-1203.02] Feliĉo vezike sin levas, sed baldaŭ falas kaj krevas
581 [zam-1204.01] Feliĉon oni ne heredas nek cedas
732 [zam-236.01] Homo fidas, feliĉo decidas
1069 [zam-930.01] Kiun favoras la sorto, por tiu koko estas ovoporta
1070 [zam-930.02] Kiun feliĉo subtenas, al tiu mem ĉio venas
1071 [zam-236.04] Kiun la sorto karesas, al tiu ĉio sukcesas
1618 [zam-367.01] Ne ĉiu havas egalan feliĉon
1707 [zam-1205.01] Ne naskiĝu riĉa, naskiĝu feliĉa
1764 [zam-44.03] Nevo de papo facile fariĝas kardinalo
2538 [zam-236.02] Venkas ne forto, venkas la sorto