| 75 | Amiko en ĝojo kaj ploro |
| 311 | De plendo kaj ploro ne foriĝas doloro |
| 317 | De senpripensa rekomendo venas ploro kaj plendo |
| 631 | Fremda doloro ne kondukas al ploro |
| 674 | Ĝemu kaj ploru, sed ĝis fino laboru |
| 904 | Kio doloras, pri tio ni ploras |
| 939 | Kion ni havas, por ni ne valoras; kiam ni ĝin perdis, ni ploras |
| 1097 | Kiu sentas ploras, kiu vidas nur ridas |
| 1663 | Ne helpas plendo nek ploro kontraŭ kreditoro |
| 1664 | Ne helpas ploro al doloro |
| 1741 | Ne sufiĉas ploro al kreditoro |
| 1778 | Ni vidas, kiu ridas kiu ploras, ni ne vidas |
| 1798 | Ofte kantas la buŝo, kiam ploras la koro |
| 1815 | Oni batas, malkaresas, kaj eĉ plori ne permesas |
| 1894 | Perdinta la kapon pri haroj ne ploras |
| 2011 | Ploranton ni evitas, ridanton ni imitas |
| 2163 | Rido matene ploro vespere |
| 2501 | Unu floras, alia ploras |
| 2567 | Virina ploro sen valoro |