| 2495 | Unu amiko malnova pli valoras ol du novaj |
| 2500 | Unu fava ŝafo tutan ŝafaron infektas |
| 2501 | Unu floras, alia ploras |
| 2505 | Unu floro ne estas krono, unu monero ne estas mono |
| 2503 | Unu fojon oni donas kaj tutan vivon fanfaronas |
| 2504 | Unu fojon ŝtelis pomon kaj perdis por ĉiam honestan nomon |
| 2506 | Unu guto plenigas la glason |
| 2507 | Unu hako kverkon ne faligas |
| 2508 | Unu hirundo printempon ne alportas |
| 2509 | Unu kapo facile trovas apogon |
| 2510 | Unu malamiko pli difektas, ol cent amikoj protektas |
| 2511 | Unu orienten, alia okcidenten |
| 2512 | Unu ovo malbona tutan manĝon difektas |
| 2513 | Unu pasero alian valoras |
| 2514 | Unu saĝo estas bona, du estas pli bonaj |
| 2515 | Unu similas nulon, ne prezentas kalkulon |
| 2516 | Unu sola guto la glason plenigas |
| 2517 | Unu soldato militon ne faras |
| 2518 | Unu vido taŭgas pli ol dek aŭdoj |
| 2519 | Unu vundo alian kuracas |
| 2498 | Unu, du, tri, kvar, kaj finita la far' |
| 2494 | Unua atesto estas la vesto |
| 2496 | Unua paŝo iron direktas |
| 2497 | Unua venis, unua prenis |
| 2499 | Unueco donas fortecon |
| 2502 | Unufoje ŝtelinta restas ĉiam ŝtelisto |
| 2520 | Urson al mielo oni ne tiras per orelo |
| 2521 | Urson evitu, duonpatrinon ne incitu |
| 2522 | Urtikon frosto ne difektas |
| 2523 | Uzi monon kaj admonon kaj flaton kaj baton |
| 2524 | Uzu tempon estantan, antaŭvidu estontan, memoru estintan |