Proverbaro esperanta: Proverboj U

2495 [zam-789.01] Unu amiko malnova pli valoras ol du novaj
2500 [zam-157.03] Unu fava ŝafo tutan ŝafaron infektas
2501 [zam-496.01] Unu floras, alia ploras
2505 [zam-1141.05] Unu floro ne estas krono, unu monero ne estas mono
2503 [zam-593.02] Unu fojon oni donas kaj tutan vivon fanfaronas
2504 [zam-320.02] Unu fojon ŝtelis pomon kaj perdis por ĉiam honestan nomon
2506 [zam-664.05] Unu guto plenigas la glason
2507 [zam-1142.01] Unu hako kverkon ne faligas
2508 [zam-1141.03] Unu hirundo printempon ne alportas
2509 [zam-1144.01] Unu kapo facile trovas apogon
2510 [zam-797.01] Unu malamiko pli difektas, ol cent amikoj protektas
2511 [zam-674.01]
[zam-1101.01]
Unu orienten, alia okcidenten
2512 [zam-157.02] Unu ovo malbona tutan manĝon difektas
2513 [zam-514.05] Unu pasero alian valoras
2514 [zam-622.01] Unu saĝo estas bona, du estas pli bonaj
2515 [zam-1141.01] Unu similas nulon, ne prezentas kalkulon
2516 [zam-238.04] Unu sola guto la glason plenigas
2517 [zam-1141.02] Unu soldato militon ne faras
2518 [zam-12.03] Unu vido taŭgas pli ol dek aŭdoj
2519 [zam-1057.03] Unu vundo alian kuracas
2498 [zam-1209.01] Unu, du, tri, kvar, kaj finita la far'
2494 [zam-340.02] Unua atesto estas la vesto
2496 [zam-6.02] Unua paŝo iron direktas
2497 [zam-882.01] Unua venis, unua prenis
2499 [zam-1078.08] Unueco donas fortecon
2502 [zam-320.01] Unufoje ŝtelinta restas ĉiam ŝtelisto
2520 [zam-31.01] Urson al mielo oni ne tiras per orelo
2521 [zam-758.01] Urson evitu, duonpatrinon ne incitu
2522 [zam-493.01] Urtikon frosto ne difektas
2523 [zam-876.03] Uzi monon kaj admonon kaj flaton kaj baton
2524 [zam-942.04] Uzu tempon estantan, antaŭvidu estontan, memoru estintan