Proverbaro esperanta: Temo: Malproksimo

99 [zam-188.02] Ankoraŭ la ezoko ne estas sur la hoko
100 [zam-582.03] Ankoraŭ la gajno ne estas en la mano
101 [zam-582.02] Ankoraŭ multe vi kuros, ĝis vi alkuros
109 [zam-255.04] Antaŭ okuloj ne staras, doloron ne faras
162 [zam-186.01]
[zam-486.01]
Belaj rakontoj el trans la montoj
504 [zam-186.02] En landoj transmaraj estas oraj arbaroj
609 [zam-255.03] For de l' okuloj, for de la koro
680 [zam-582.05] Ĝi estas ankoraŭ birdo sur la tegmento
681 [zam-731.01] Ĝi estas ankoraŭ malproksime en la kampo
682 [zam-188.01]
[zam-582.06]
Ĝi estas ankoraŭ pasero en aero
699 [zam-188.03] Ĝi ne eliris ankoraŭ el malproksima nebulo
703 [zam-582.01] Ĝi staras ankoraŭ malproksime en la kampo
765 [zam-582.07] Inter la mano ĝis la buŝo ofte disverŝiĝas la supo
951 [zam-485.01] Kio post la montoj kuŝas, tio nin neniom tuŝas
936 [zam-255.01] Kion mi ne scias, tion mi ne envias
1262 [zam-582.04] La manĝota fiŝo estas ankoraŭ en la rivero
1362 [zam-918.02] Li loĝas tie, kien birdo ne flugas
1401 [zam-918.01] Loĝi en la fino de la mondo
2090 [zam-186.03] Pri lando malproksima estas bone mensogi
2285 [zam-255.02]
[zam-744.01]
Se okulo ne vidas, koro ne avidas