| 2374 | Ŝafaro harmonia lupon ne timas |
| 2375 | Ŝafo donas sian lanon, por ke mastro havu panon |
| 2376 | Ŝafo kalkulita ne estas savita |
| 2378 | Ŝajno trompas |
| 2377 | Ŝajnon ne fidu, juĝi ne rapidu |
| 2379 | Ŝatu amikon laŭ la dato de akiro |
| 2380 | Ŝerce dirite, cele pensite |
| 2381 | Ŝipon rompitan ĉiuj ventoj atakas |
| 2382 | Ŝiriĝis fadeno sur la bobeno |
| 2383 | Ŝiru rozojn en somero, ĉar en vintro ili ne estas |
| 2384 | Ŝiru rozojn en somero, ĉar en vintro ili ne estos |
| 2385 | Ŝiru vin en du partojn, la mondo trian postulos |
| 2386 | Ŝlosilo uzata ruston ne konas |
| 2387 | Ŝparu groŝon vi havos plenan poŝon |
| 2388 | Ŝparu kiam bone, vi havos kiam bezone |
| 2389 | Ŝtelaĵokaŝisto mem estas ŝtelisto |
| 2390 | Ŝteletiston oni batas, ŝtelegiston oni ŝatas |
| 2391 | Ŝteli ĉe ŝtelisto estas malfacile |
| 2392 | Ŝtelisto ŝteliston evitas, ĉar li tie ne profitas |
| 2393 | Ŝtelisto ŝteliston ne perfidas |
| 2394 | Ŝtelu malproksime, edziĝu proksime |
| 2395 | Ŝtono de falpuŝiĝo |
| 2396 | Ŝuldo estas unua heredanto |
| 2397 | Ŝuldo havas longan vivon |
| 2399 | Ŝuldo kaj mizero estas najbaroj |
| 2400 | Ŝuldo ne bruas, tamen dormon detruas |
| 2401 | Ŝuldo ne makulas, sed pagon postulas |
| 2402 | Ŝuldo ne rustiĝas, ŝuldo ne mortiĝas |
| 2398 | Ŝuldoj kaj mizero estas najbaroj |
| 2403 | Ŝuldon tempo ne kuracas |
| 2404 | Ŝuti polvon en la okulojn |