Proverbaro esperanta: Proverboj Ŝ

2374 [zam-1078.03] Ŝafaro harmonia lupon ne timas
2375 [zam-496.04] Ŝafo donas sian lanon, por ke mastro havu panon
2376 [zam-280.01] Ŝafo kalkulita ne estas savita
2378 [zam-87.02] Ŝajno trompas
2377 [zam-1043.02] Ŝajnon ne fidu, juĝi ne rapidu
2379 [zam-789.02] Ŝatu amikon laŭ la dato de akiro
2380 [zam-83.02]
[zam-438.01]
Ŝerce dirite, cele pensite
2381 [zam-214.06] Ŝipon rompitan ĉiuj ventoj atakas
2382 [zam-847.02] Ŝiriĝis fadeno sur la bobeno
2383 [zam-525.06] Ŝiru rozojn en somero, ĉar en vintro ili ne estas
2384 [zam-99.04] Ŝiru rozojn en somero, ĉar en vintro ili ne estos
2385 [zam-343.03] Ŝiru vin en du partojn, la mondo trian postulos
2386 [zam-72.02] Ŝlosilo uzata ruston ne konas
2387 [zam-63.01] Ŝparu groŝonvi havos plenan poŝon
2388 [zam-61.04]
[zam-445.02]
[zam-658.01]
Ŝparu kiam bone, vi havos kiam bezone
2389 [zam-311.02] Ŝtelaĵokaŝisto mem estas ŝtelisto
2390 [zam-18.02]
[zam-313.01]
Ŝteletiston oni batas, ŝtelegiston oni ŝatas
2391 [zam-316.01] Ŝteli ĉe ŝtelisto estas malfacile
2392 [zam-316.03] Ŝtelisto ŝteliston evitas, ĉar li tie ne profitas
2393 [zam-307.01] Ŝtelisto ŝteliston ne perfidas
2394 [zam-373.03] Ŝtelu malproksime, edziĝu proksime
2395 [zam-1046.01] Ŝtono de falpuŝiĝo
2396 [zam-733.01] Ŝuldo estas unua heredanto
2397 [zam-737.02] Ŝuldo havas longan vivon
2399 [zam-738.01] Ŝuldo kaj mizero estas najbaroj
2400 [zam-732.01] Ŝuldo ne bruas, tamen dormon detruas
2401 [zam-734.01] Ŝuldo ne makulas, sed pagon postulas
2402 [zam-737.01] Ŝuldo ne rustiĝas, ŝuldo ne mortiĝas
2398 [zam-732.04] Ŝuldoj kaj mizero estas najbaroj
2403 [zam-737.03] Ŝuldon tempo ne kuracas
2404 [zam-946.02] Ŝuti polvon en la okulojn