| 92 | Animo al paradizo deziras, sed pekoj retiras |
| 326 | Deziri al iu amason da mono kaj titolon de barono |
| 327 | Deziri al iu ĉion bonan |
| 328 | Deziro kaj inklino ordonon ne obeas |
| 329 | Deziro tre granda, sed mankas la forto |
| 331 | Deziru sincere, vi atingos libere |
| 330 | Deziru, ne deziru ordon' estas, iru! |
| 356 | Dio puni deziras, li la saĝon fortiras |
| 795 | Ju pli granda la deziro, des pli kara la akiro |
| 926 | Kiom la koro deziras |
| 945 | Kion sobreco deziras, ebrieco ĝin diras |
| 970 | Kiu bati deziras, trovas bastonon |
| 1028 | Kiu laboras kaj deziras, tiu akiras kiu mem ne penas, nenio al li venas |
| 1036 | Kiu malmulte deziras, feliĉon akiras |
| 1054 | Kiu multon deziras, nenion akiras |
| 1056 | Kiu ne akiras, kiam li povas, tiu poste deziras, sed jam ne retrovas |
| 1114 | Kiu tro multe deziras, nenion akiras |
| 1296 | Leĝo estas cedema: kien vi deziras, ĝi iras |
| 1315 | Liberulo iras, kien li deziras |
| 1463 | Malriĉigas ne nehavado, sed trogranda dezirado |
| 1755 | Ne valoras la akiro eĉ la penon de l' deziro |
| 1922 | Piaj deziroj |
| 2415 | Tapiŝon ne deziris, maton akiris |
| 2429 | Tien okuloj iras, kion la koro deziras |
| 2613 | Volo kaj deziro leĝojn ne konas |