Proverbaro esperanta: Temo: Riĉo

52 [zam-106.01] Al mono kaj forto humiliĝas la sorto
61 [zam-107.04] Al sklavo mon' ne estas savo, li ĉiam restas sklavo
575 [zam-100.03] Fasto kaj preĝo riĉecon ne donas
618 [zam-100.02] For konscienco, venos potenco
790 [zam-106.02] Ju pli da havo, des pli da pravo
1090 [zam-107.01] Kiu riĉiĝas, tiu fieriĝas
1464 [zam-96.02] Malriĉulo parencojn ne havas
1553 [zam-645.01] Mono fluas al riĉulo, batoj al malriĉulo
1649 [zam-96.01] Ne estas piediranto kolego al rajdanto
1959 [zam-102.02] Pli bona homo sen mono, ol mono sen homo
2044 [zam-96.04] Por pot' argila poto fera estas najbaro danĝera
2154 [zam-97.01] Riĉa zorgas pri ĉampano, malriĉa pri pano
2155 [zam-98.01] Riĉeco estas frato de fiereco
2156 [zam-102.01] Riĉeco sen gvido kiel ĉevalo sen brido
2159 [zam-98.02] Riĉulo havas kornojn, malriĉulo dornojn
2160 [zam-96.03] Riĉulo kiel fajro proksime bruligas, malproksime ne varmigas
2161 [zam-98.03] Riĉulo veturas, malriĉulo kuras
2247 [zam-107.03] Se malriĉulo sukcesas, li ĉiujn forgesas
2335 [zam-107.02] Sklavo kun forta mano estas plej granda tirano
2483 [zam-100.01] Tro rapida riĉiĝo diablon ĝojigas