| 707 | Hakado de ligno donas lignerojn |
| 708 | Hakilo estas tranĉa, sed ne cedas la branĉo |
| 709 | Hako post hako estas la plej efika atako |
| 710 | Havi ĉe iu krediton kaj meriton |
| 711 | Havi iom da vaporo en la kapo |
| 712 | Havi la ĉefan voĉon |
| 713 | Havi la orelojn sur ĝusta loko |
| 714 | Havi larĝan konsciencon |
| 715 | Havi malprofiton |
| 716 | Havi orelojn sur ĝusta loko |
| 717 | Havi varman lokon |
| 718 | Havi vinagron en la mieno |
| 719 | Havu poton malgrandan, sed mem estu granda |
| 720 | Hazardo estas malbona gardo |
| 721 | Hejma dometo estas kiel patrineto |
| 722 | Helpas krako kontraŭ atako |
| 739 | Ho ve! |
| 723 | Hodiaŭ al mi, morgaŭ al vi |
| 724 | Hodiaŭ festene, morgaŭ malplene |
| 725 | Hodiaŭ forto, morgaŭ morto |
| 726 | Hodiaŭ pagi vi devas, morgaŭ kredite ricevos |
| 727 | Hodiaŭ supre, morgaŭ malsupre |
| 728 | Hoko elsaltis, afero haltis |
| 729 | Hom' malesperas, Dio aperas |
| 730 | Homo bagatelema |
| 731 | Homo esperas, morto aperas |
| 732 | Homo fidas, feliĉo decidas |
| 733 | Homo lernas la tutan vivon |
| 734 | Homo pafas, Dio trafas |
| 735 | Homo proponas, Dio disponas |
| 736 | Homo senpeka neniam ekzistis |
| 737 | Honoro ne donas, kion stomako bezonas |
| 738 | Horo matena estas horo bena |
| 740 | Hunda vivo |
| 742 | Hundo bojas la vojon, vento portas la bojon |
| 741 | Hundo bojas, homo vojas |
| 743 | Hundo bojas, pasanto vojas |
| 744 | Hundo bonrasa estas bona por ĉaso |
| 745 | Hundo povas boji eĉ kontraŭ la reĝo |