| 674 | Ĝemu kaj ploru, sed ĝis fino laboru |
| 675 | Ĝentila kaj trankvila, kun koro el oro |
| 677 | Ĝi eĉ ne tuŝas lian orelon |
| 678 | Ĝi estas akvo al lia muelilo |
| 679 | Ĝi estas al li tre bonvena |
| 680 | Ĝi estas ankoraŭ birdo sur la tegmento |
| 681 | Ĝi estas ankoraŭ malproksime en la kampo |
| 682 | Ĝi estas ankoraŭ pasero en aero |
| 683 | Ĝi estas ankoraŭ vortoj de orakolo |
| 684 | Ĝi estas kiel mustardo post la manĝo |
| 685 | Ĝi estas malpaco pri la reĝa palaco |
| 686 | Ĝi estas mustardo post la manĝo |
| 687 | Ĝi estas nek lakto, nek selakto |
| 688 | Ĝi estas nek viando, nek fiŝo |
| 689 | Ĝi estas por mi ĥina scienco |
| 690 | Ĝi estas por mi makulo en la okulo |
| 691 | Ĝi estas por mi volapukaĵo |
| 692 | Ĝi estu por vi al sano! |
| 693 | Ĝi fariĝis por mi osto en la gorĝo |
| 694 | Ĝi glitas de li kiel pizo de muro |
| 695 | Ĝi havas ankoraŭ signon de demando |
| 696 | Ĝi helpos kiel hirud' al mortinto |
| 697 | Ĝi iris al li preter la buŝon |
| 698 | Ĝi jam staras al mi en la gorĝo |
| 699 | Ĝi ne eliris ankoraŭ el malproksima nebulo |
| 700 | Ĝi ne estas tiel facila, kiel laboro argila |
| 703 | Ĝi staras ankoraŭ malproksime en la kampo |
| 704 | Ĝi tuŝas lin, kiel akvo anseron |
| 676 | Ĝibulo ĝis morto restos ĝibulo |
| 701 | Ĝis la edziĝo ĝi resaniĝos |
| 702 | Ĝis la edziĝo venos resaniĝo |
| 705 | Ĝoju kaj festenu, sed malriĉulojn subtenu |
| 706 | Ĝustatempa vorto estas granda forto |