Proverbaro esperanta: Proverboj Ĝ

674 [zam-290.04] Ĝemu kaj ploru, sed ĝis fino laboru
675 [zam-868.02] Ĝentila kaj trankvila, kun koro el oro
677 [zam-580.03] Ĝi ne tuŝas lian orelon
678 [zam-826.06] Ĝi estas akvo al lia muelilo
679 [zam-826.04] Ĝi estas al li tre bonvena
680 [zam-582.05] Ĝi estas ankoraŭ birdo sur la tegmento
681 [zam-731.01] Ĝi estas ankoraŭ malproksime en la kampo
682 [zam-188.01] Ĝi estas ankoraŭ pasero en aero
683 [zam-43.02] Ĝi estas ankoraŭ vortoj de orakolo
684 [zam-614.03] Ĝi estas kiel mustardo post la manĝo
685 [zam-1028.01] Ĝi estas malpaco pri la reĝa palaco
686 [zam-516.01] Ĝi estas mustardo post la manĝo
687 [zam-769.01] Ĝi estas nek lakto, nek selakto
688 [zam-769.02]
[zam-1131.02]
Ĝi estas nek viando, nek fiŝo
689 [zam-7.01]
[zam-539.01]
Ĝi estas por mi ĥina scienco
690 [zam-231.01] Ĝi estas por mi makulo en la okulo
691 [zam-7.02]
[zam-696.02]
Ĝi estas por mi volapukaĵo
692 [zam-979.01] Ĝi estu por vi al sano!
693 [zam-231.02] Ĝi fariĝis por mi osto en la gorĝo
694 [zam-513.01]
[zam-580.02]
Ĝi glitas de li kiel pizo de muro
695 [zam-43.01]
[zam-621.01]
Ĝi havas ankoraŭ signon de demando
696 [zam-73.05] Ĝi helpos kiel hirud' al mortinto
697 [zam-568.02] Ĝi iris al li preter la buŝon
698 [zam-502.01] Ĝi jam staras al mi en la gorĝo
699 [zam-188.03] Ĝi ne iris ankoraŭ el malproksima nebulo
700 [zam-1081.01] Ĝi ne estas tiel facila, kiel laboro argila
703 [zam-582.01] Ĝi staras ankoraŭ malproksime en la kampo
704 [zam-580.01] Ĝi tuŝas lin, kiel akvo anseron
676 [zam-284.04]
[zam-303.05]
[zam-489.01]
Ĝibulo ĝis morto restos ĝibulo
701 [zam-728.01] Ĝis la edziĝo ĝi resaniĝos
702 [zam-951.01] Ĝis la edziĝo venos resaniĝo
705 [zam-227.01] Ĝoju kaj festenu, sed malriĉulojn subtenu
706 [zam-1070.01] Ĝustatempa vorto estas granda forto