| 646 | Gardatan ŝafon eĉ lupo timas |
| 647 | Gardu kandelon por la nokto |
| 648 | Gardu min Dio kontraŭ amikoj, kontraŭ malamikoj mi gardos min mem |
| 649 | Gardu vin du baroj: lipoj kaj dentaroj |
| 650 | Gast' en tempo malĝusta estas ŝtono sur brusto |
| 651 | Gasto havas akrajn okulojn |
| 652 | Gasto kiel fiŝo baldaŭ fariĝas malfreŝa |
| 653 | Gasto sen avizo estas agrabla surprizo |
| 654 | Gasto tro petata foriras malsata |
| 655 | Geamantoj sin pikas |
| 656 | Geedzoj en paco vivas en reĝa palaco |
| 657 | Granda doto kaj oro, sed mankas la koro |
| 658 | Granda estas la mondo, sed rifuĝon ne donas |
| 659 | Granda frakaso en malgranda glaso |
| 661 | Granda kranio, sed interne nenio |
| 662 | Granda nubo, eta pluvo |
| 663 | Granda nubo, malgranda pluvo |
| 664 | Granda ofico grandaj zorgoj |
| 665 | Granda parolisto estas duba faristo |
| 666 | Granda parolisto, malgranda faristo |
| 667 | Granda parolo, sed malgranda volo |
| 668 | Granda ŝipo bezonas profundon |
| 669 | Granda telero, malplena kulero |
| 660 | Grandaj malbonoj grandaj rimedoj |
| 670 | Griza barbo saĝon ne atestas |
| 672 | Groŝo ŝparita neniam perdiĝas |
| 671 | Groŝon ŝtelis ho, ŝtelisto! milojn ŝtelis financisto |
| 673 | Guto malgranda, sed ŝtonon ĝi boras |