| 2601 | Vivon travivi estas art' malfacila |
| 2602 | Vivo sen modero kondukas al mizero |
| 2603 | Vivu mizere, sed vivu libere! |
| 2604 | Vivu, progresu, sed lerni ne ĉesu |
| 2605 | Vivu stomako laŭ stato de l' sako |
| 2606 | Vizaĝo agrabla kaj ungo diabla |
| 2607 | Vizaĝo de Katono, sed virto de fripono |
| 2608 | Vizaĝo sen kulpo, sed koro de vulpo |
| 2609 | Vojon batitan herbo ne kovras |
| 2610 | Volanta kruro ne laciĝas de kuro |
| 2611 | Vole-nevole |
| 2612 | Voli aŭ ne voli neniu malpermesas |
| 2613 | Volo kaj deziro leĝojn ne konas |
| 2614 | Volo kaj sento faras pli ol prudento |
| 2615 | Volu-ne-volu elekto ne ekzistas |
| 2616 | Volus kato fiŝojn, sed la akvon ĝi timas |
| 2617 | Vort' en ĝusta momento faras pli ol arĝento |
| 2618 | Vorto dirita al la mondo apartenas kaj neniam revenas |
| 2619 | Vorto donita estas kiel leĝo |
| 2620 | Vortojn ŝparu, agojn faru |
| 2621 | Vortoj sakon ne plenigas |
| 2622 | Vorto sona estas plej admona |
| 2623 | Vulpo faras oferon atendu danĝeron |
| 2624 | Vulpo mienon ŝanĝas, sed plue kokidojn manĝas |
| 2625 | Vundan lokon protektis, alian difektis |
| 2626 | Vundo pasas, vorto restas |
| 2627 | Vundo sekreta doloras plej multe |
| 2628 | Zorgu pri vi, kaj nenion pli |
| 2629 | Zorgu vian metion kaj ne miksu vin en alian |
| 2630 | Zorgu vivon vian kaj lasu vivi alian |
| 2631 | Forigu lin! |
| 2632 | Mensogas kiel gazeto |
| 2633 | Mensogas kiel kalendaro |